Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Hu Jintao ĉeestis diskuton de la tibeta delegacio
2011-03-09

 
Hu Jintao (meze) inter la reprezentantoj de la tibeta delegacio

 

    La 6-an de marto, ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis diskuton de la tibeta delegacio en la 4-a Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).

 

    Dum la diskutado, Baidan Cuomu rankontis ŝanĝiĝon de Monba-nacio pro la politiko "riĉigi popolon kaj prosperigi landliman regionon". Xiao Hong detale priskribis grandan disvolvon de ekonomio kaj socio de la vilaĝoj de Lhoba-nacio. Gesang Zhuoga montris sian kontenton pri la registara politiko por riĉigi popolon, pri la popola vivo, solidareco kaj harmonio inter vilaĝanoj, kaj la labormaniero de kadroj.

 

    Ankaŭ Hu Jintao faris paroladon en la kunsido. Li diris, ke la 5-an de marto estas Novjaro laŭ la tibeta kalendaro, kaj li unue esprimas festan bondeziron al ĉiuj reprezentantoj de Tibeto kaj ĉiuj tibetanoj. Poste, li diris, ke li tre ĝojas pro la novaj atingoj de Tibeto. Tibeto devas iri la vojon kun ĉina trajto kaj tibetaj karakterizaĵoj laŭ gvida politiko de la centra registaro, fari solidajn laborojn pri reformado, disvolviĝo kaj stabileco, antaŭenpuŝi longperiodan pacon kaj tutflanke konstrui bonhavan socion. La registaro devas garantii kaj plibonigi la popolan vivon, pli multe investi al publika servado kaj gravaj bonfaraj programoj, ellabori politikojn pri kapitalo favorajn al agrikultura kaj paŝta regionoj kaj landlimaj regionoj por ke ĉiuj nacioj kune ĝuu la fruktojn de reformado kaj disvolvo. Hu Jintao esperas ke la la diversnaciaj ŝtatoficistoj laborantaj en Tibeto ĉiam memoros la principon servi la popolon tutkore kaj tutanime, prenos kiel sian respondecon la feliĉigon de la amasoj kaj akiros novajn atingojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng