2011-03-09
 Yang Jiechi respondas demandon de raportisto. |
La 7an de marto en Pekino okazis gazetara konferenco kadre de la 4a Sesio de la 11a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Respondante demandon de raportisto, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi diris, ke Ĉinio povas ludi sian rolon nur laŭ sia povo, ĉar 150 milionoj da ĉinoj ankoraǔ vivas en malriĉeco laǔ la kriterio de la Unuiĝintaj Nacioj.
Li diris, ke ĉiu malriĉa ĉino estas membro de la loĝantaro de Ĉinio kaj ankaǔ membro de la granda familio de la mondo, tial Ĉinio bone aranĝas siajn proprajn aferojn, plenumante sian internacian devon, tio estas kontribuo al konstruo de la pli bela estonteco de la mondo.
Yang diris, ke kontinuas komplika kaj profunda ŝanĝiĝo de la internacia strukturo kaj internacia ordo: la proporcio de internaciaj fortoj fariĝas ekvilibra, kaj la rapida disvolviĝo de emerĝantaj ekonomioj movas disvolviĝon de la internacia strukturo en la direkto favora al la paco kaj evoluo; profundiĝo de la reformado pri la sistemo de la monda ekonomia administro pliigas la influon kaj parolrajton de evoluantaj landoj en internaciaj institucioj; la deziro de la internacia komunumo por kunlaboro de kuna gajno plifortiĝas, kaj plurlaterismo enradikiĝas en la korojn de diversaj popoloj.
Li opiniis, ke la menciitaj tri tendencoj estas atentindaj, ĉar ili utilas al disvolviĝo de la internacia strukturo en pli justa kaj racia direkto, tamen tio estas tre longa kaj komplika periodo.
Li diris, ke Ĉinio faras pli grandan penon por plenumi sian internacian devon kaj atingas pli da pozitivaj rezultoj. En la nova jaro Ĉinio volas klopodi kun diversaj landoj kaj fari pli grandan penon por konservi la mondan pacon kaj akceli komunan disvolviĝon.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|