Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Interreto grave rolas en publika diplomatio
2011-03-09


Huang Youyi 

 

    Posttagmeze de la 5a de marto okazis en Media-centro la gazetara konferenco kadre de la 4a Sesio de la 11a ĈPPIK kun la temo "ĈPPIK-membroj parolas pri la publika diplomatio". Ĉeestis kaj respondis demandojn Zhao Qizheng, Chen Haosu, Huang Youyi kaj aliaj ĈPPIK-membroj.

 

    Ĵurnalisto el Ĉina Reto demandis Huang Youyi, vicestron kaj ĝeneralan sekretarion de la Ĉina Asocio de Tradukistoj kaj vicestron de la Internacia Federacio de Tradukistoj, kiel li rigardas la rolon de la nuntempa interreto en la publika diplomatio?

 

    Huang diris, ke interreto kiel aliaj amaskomunikiloj estas grava rimedo de la publika diplomatio. Ĝi estas la plej nova kaj facila, kaj ĉiuj povas ĉeesti kaj interagi en ĝi. Kvankam ĵurnaloj, libroj, gazetoj, radioj kaj televidoj havas siajn avantaĝojn, tamen interreto kun ĉiuj funkcioj de la menciitaj tradiciaj komunikiloj, povas ludi pli grandan rolon en la publika diplomatio. Pli grave estas, ke ĝi ebligas al ordinaraj homoj ekster la komunikiloj ĉeesti en la publika diplomatio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng