Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Superregado al antibiotiko devas esti akcentita
2011-03-09

de HOU LINLIANG

 


TPK-reprezentanto Xie Zilong en intervjuo  

 

    TPK-reprezentanto Xie Zilong proponas, ke por garantii la sekurecon de manĝaĵoj la registaro devas plifortigi superregadon al la vendado, procezoj de brutobredado kaj produktado de antibiotiko kaj ĝiaj materialoj.

 

    Li diris, ke lastjare ĉinaj koncernaj departementoj jam prenis kelkajn rimedojn por superregi uzadon de antibiotiko, tamen ankoraŭ ekzistas troa uzado de antibiotiko en produktado kaj prilaborado de manĝaĵoj. En brutbredado pro manko de efika superrego al antibiotiko ĝi estas ofte uzita en furaĝo. Se la brutoj longtempe manĝas tiajn furaĝojn, certe la postrestinta antibiotiko en ilia korpo eniras laŭ manĝaĵ-ĉeno en la korpon de homoj, kaj tio kaŭzas antibiotik-eltenemon de bakterioj. En 2010 en multaj landoj troviĝis super-bakterioj, kaj unu el la neignoreblaj kialoj estas manko de superrego al antibiotiko en produkado kaj prilaborado de manĝaĵoj.

 

    Nun estas multaj difinoj pri uzado kaj vendado de antibiotiko, tamen malmutaj pri ĝia aplikado kaj administrado en diversaj procezoj de produktado. Tio donas ŝancon por antibiotikaj materialoj kaj ĝiaj restaĵoj eniri en la furaĝ-industrion.

 

    Tial la registaro devas ordigi vendadon de antibiotikaj materialoj, ne permesi vendadon de antibiotikaj materialoj al senkvalifikitaj entreprenoj kaj vendistoj. Samtempe la ŝtato devas limigi la uzadon de antibiotiko en brutbredado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng