Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
ĈPPIK prenas prezenton de proponoj por la 12-a Kvin-jara Plano kiel sian gravan taskon
2011-03-10


Zhao Qizheng en la gazetara konferenco 

 

    La duan de marto, 2011 en la Popola Halo de Pekino okazis la unua gazetara konferenco de la 4-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, en kiu la proparolanto Zhao Qizheng prezentis la enhavon de la konferenco kaj respondis la demandojn de raportistoj.

 

    Zhao Qizheng: La ĉefa tasko de ĉi-jara konferenco estas kolekti proponojn por projekti la 12-an Kvin-jaran Planon (KJP). Nun mi iom parolas pri la laboroj tiuflankaj en la 3-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.

 

    La jaroj de la 12-a KJP estos la ŝlosila periodo de la ĉiuflanka konstruado de bonfara socio de Ĉinio, tial racie projekti la 12-an KJP havas gravan signifon por profitigi strategian ŝancon kaj akceli stabilan kaj rapidan disvolviĝon de ekonomio kaj socian harmonion. ĈPPIK rigardas prezenton de proponoj por la projektado de la 12-a KJP kiel unu el la ĉefaj taskoj. Por tio ĈPPIK disponigis fortojn de ĉiuj demokratiaj partioj, fakaj komisionoj, lokaj politikaj interkonsiliĝaj konferencoj, kaj per metodoj de surloka esplorado, inspektado, parolado en konferencoj kolektis proponojn kaj sugestojn.

 

    Dum la 3-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK la konferenco ricevis pli ol 650 proponojn pri la 12-a KJP. Tiuj proponoj ĉefe tuŝis ordigadon de ekonomia strukturo, profundigon de la reformado kaj malfermo, disvolvadon de la sociaj publikaj aferoj, garantiadon kaj plibonigon de la popola vivo k.s. Post la konferenco ĈPPIK daŭrigis sian esploradon pri 16 gravaj temoj, kiaj pligrandigo de la enlanda bezono, akcelo de harmonia disvolvo de regiona ekonomio, harmonia antaŭenpuŝado de urbanizado, konstruado de nov-tipa komparo. Surbaze de tio estiĝis serio da gravaj proponoj kaj sugestoj, kiuj servas kiel grava referenco por la projektado de la 12-a KJP.

 

    En 2010 por projektado de 12-a KJP ĈPPIK dufoje okazigis kunvenojn de konstantaj komitatanoj kaj unufoje interkonsiliĝan kunvenon, kaj surbaze de tio ĝi elmetis al la centra registaro "Kelkajn proponoj pri projektado de 12-a Kvin-jara Plano de la Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvo", kiu estas alte atentita de la Centra Komitato de la Partio kaj la Ŝtata Konsilantaro, kaj multaj proponoj estis akceptitaj en rilataj politikoj.

 

    Ĉi-jare la ĉefa taskto de ĈPPIK estos daŭrigi kaj profundigi la esploradon por plenumado de la 12-a KJP kaj por akcelado de la ekonomia socio al ĉiuflanka, harmonia kaj daŭrigebla disvolviĝo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

    Rilata materialo:

    En la jaro 1953 Ĉinio ekpraktikis sian kvin-jaran planon pri popola ekonomio kaj socia disvolvo. La Dekdu-a Kvinjara Plano komenciĝas en 2011 kaj finiĝos en 2015.

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng