La 8-an de marto, la Ĉina Poŝta Grupo unuafoje emisiis specialajn poŝtmarkojn pri jadaĵoj. Oni diris, ke la desegnaĵoj de la poŝtmarkoj estas pri du porritaj jadaĵoj, kiuj reprezentas Liangzhu-kulturon antaŭ 4000 jaroj.
Liangzhu-kulturo apartenas al neolitiko de Ĉinio kaj ĝia restadejo troviĝas en Liangzhu-urbeto de Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio, kie oni elterigis multajn jadaĵojn.