2011-03-10
 Fremdlanda reportero |
Pri la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), la fremdlandaj amaskomunikiloj opinias ke la temo "plifeliĉigi la popolon" fariĝos ĉeftemo de la estonta laboro de la ĉina registaro.
Usona Asociita Gazetaro raportis, ke "feliĉo" estas temo de la kurantjara laboro de la ĉina registaro kaj tial la ĉina registaro bridos inflacion kaj klopodos por realigi plidaŭrigeblan kreskon en ekonomia disvolvo.
La usona gazeto "Atlantika Monato" raportis, ke en TPK kaj ĈPPIK, oni multe parolas pri gajno de pli multa feliĉo. La ĉefcelo de la Dekdua Kvinjara Plano estas turni la disvolvon ĉefe en "ekonomian kreskon por popola vivo". La ĉina registaro metos "popolan vivon" kaj "vivan kvaliton" super rapidan kreskon de ekonomio. Por realigi tiun celon, ĉina koncerna flanko faris enketon en diferencaj urboj kaj inter malsamaj homamasoj pri la stato de "feliĉo".
Korea amaskomunikilo raportis, ke kreskis rapide la totala enlanda produktovaloro de Ĉinio en la pasintaj jaroj, kaj profitigi pli multajn popolanojn estas grava tasko de la ĉina registaro. Kaj tial la fokuso de la kurantjaraj TPK kaj ĈPPIK estas kiel konstrui "feliĉan Ĉinion."
Brita amaskomunikilo "La Taga Telegrafo"raportis, ke la ĉina registaro juĝos administran kapablon de ŝtatoficistoj laŭ kriterio "feliĉigi popolon", tio signifas ke la popola vivo sed ne la ekonomia kreska rapideco jam fariĝis grava kriterio por ekzameni ĉinajn ŝtatoficistojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua |