Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio firme oponas vendadon de armiloj fare de Usono al Taiwan
2011-03-10


Gazetara konferenco de la 4-a Sesio de la 11-a TPK  
 

Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi (unua maldekstre) 

 

    La 7an de marto en Pekino okazis gazetara konferenco kadre de la 4a Sesio de la 11a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Respondante demandon de raportistoj, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi diris, ke Ĉinio firme oponas vendadon de armiloj fare de Usono al Taiwan. Estas la fakto, ke inter Ĉinio kaj Usono ekzistas diverĝoj aǔ konfliktoj pri iuj problemoj, tamen estas tre grave, ke la du landoj respektu unu la alian kaj konvene solvu la problemojn.

 

    Yang Jiechi emfazis, ke Ĉinio urĝas Usonon resti fidela al la principo kaj spirito de la tri komunaj komunikaĵoj kaj la komuna deklaro de la du landoj, haltigi vendadon de armiloj al Taiwan, kaj subteni la pacan disvolviĝon de la rilatoj inter la du bordoj de la markolo de Taiwan per efektivaj agoj, kaj ankaŭ tio estas tre grava por protekti la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

 

    Yang diris, ke invitite de prezidento Barack Obama, januare de la kuranta jaro prezidanto Hu Jintao faris tre sukcesan viziton al Usono. La du ŝtatestroj atingis gravan komunan konsenton por antaǔenigi plu la rilatojn inter la du landoj, precipe por starigi la kunlaboran partneran rilaton de respekto, reciproka profito kaj kuna gajno. La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas en bona atmosfero, kaj la du landoj havas multajn aferojn por fari en la sekva periodo.

 

    Li diris, ke la nuna jarcento estas la epoko de tutmondiĝo kaj ankaǔ por la paco, evoluo kaj kunlaboro, tial starigo de la partnereco estas la popola aspiro kaj la ĝenerala tendenco.

 

    Li diris, ke Ĉinio kaj Usono ambaǔ estas grave influaj al la mondo kaj propra regiono. Decido de la du landoj pri starigo de kunlabora partnereco estas la bezono por la epoka disvolviĝo kaj ankaǔ por la profundigo de la kunlaboro.

 

    Li diris, ke pli kaj pli multaj usonanoj konscias, ke sub la nova situacio necesas nova penso al la traktado de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, kaj oni devas krei novan atmosferon en la nova periodo.

 

    Li diris, ke la du ŝtatestroj jam montris la ĝustan direkton por la estonteco de la rilatoj inter la du landoj. Tio, kion ni devas fari, estas iri en la difinita direkto, efektivigi komunan konsenton de la du ŝtatestroj kaj efike antaǔenigi la kunlaboran partnerecon de la du landoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng