Ekkonstruiĝis la de Ĉinio monhelpata kontenera doko en Kamboĝo
2011-03-11
La 9-an de marto je 30 km oriente de Pnompeno ĉe Mekong-rivero okazis ekkonstrua ceremonio de nova kontenera doko de Pnompena Haveno. Al la projekto Ĉinio per 28.2 milionoj da usonaj dolaroj liveris favor-kondiĉan prunton. Komboĝa ĉefministro Hun Sen kaj la ĉina ambasadoro en Kamboĝo Pan Guangxue ĉeestis la ceremonion.