Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Sufiĉas gren-rezervo de Ĉinio
2011-03-14

de ZHANG YIFAN

 

 
Bao Kexin, reprezentanto de TPK kaj ĝenerala direktoro de la Ĉina Gren-Rezerva Korporacio
 

Grentenejo en nordorienta Ĉinio 

 

    La 6an de marto la delegacio de provinco Guizhou por la 4a sesio de la 11a Tutlanda Popola kongreso de Ĉinio okazigis grupan diskuton. Bao Kexin, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĝenerala direktoro de la Ĉina Gren-Rezerva Korporacio, diris en la diskuto, ke sufiĉas la gren-rezervo de Ĉinio, kaj la nutraĵa provizado estas sekura, tamen estas problemo de strukturo.

 

    Ĉinio vivtenas 22% de la homaro per 9% de la monda agraro. La gren-rezervo de Ĉinio ĉiam vekas atenton de la mondo. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao emfazis gravecon de la nutraĵa sekureco en la raporto de registara laboro, farita al la 4a sesio de la 11a Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke la registaro prenas la nutraĵan sekurecon kiel la ĉefan celon. Pri la gren-rezervo mi intervjuis sinjoron Bao Kexin.

 

    Bao Kexin diris, ke sufiĉas la ĉina gren-rezervo, tamen estas problemo de strukturo, kiu reliefiĝas en la profunda prilaboro de maizo. Greno ne devas esti uzata kiel energio, kaj oni devas firme redukti la rafinan prilaboron de maizo per ekonomiaj kaj administraj rimedoj. Krome, oni devas proporcie malpliigi la maizokulturan areon, kaj pliigi la kotonkulturan kaj sojfabokulturan areojn.

 

    Bao proponis, ke la registaro devas firme limigi prilaboraĵojn, kiaj alkoholo, amelo kaj bongustiga pulvoro, redukti la eksporton de viandoj, kortbirdaĵoj kaj ovoj, kaj certigi 1.8 miliardojn da mu-oj de agroj kaj enskribi la limon de la urba tereno-elcento en la 12an Kvinjaran Planon; krome, oni devas pliigi la enspezon de kamparanoj per diversaj vojoj kaj partoprenigi ilin en la valor-aldona profito el la prilaboro, vendo kaj cirkulado de agrikulturaj produktoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng