Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La plej granda tertremo en nia historio (La 11an de marto 2011)
2011-03-14

de Hori Yasuo

 

    Je la 14a kaj 46 minutoj la 11an de marto 2011 okazis la plej granda tertremo en nia historio.

 

    Kiam ĝi okazis, mi estis en la najbara poŝtoficejo por sendi postaĵon al mia brazila amiko. Kiel kutime la juna poŝtistino kuris al la kesto, en kiu ŝi konservas novajn poŝtmarkojn por mi. Mi estas poŝtmarko-amantoj kaj eĉ sen mia mendado ŝi konservas nove emisiitajn poŝtmarkojn por mi. Ŝi kunportis kaj ekmontris tiujn kaj komencis babili, tiam mi sentis teruran movon de la planko. Ĝi moviĝis malrapide kiel sur granda ondo kaj daŭris longe, eble unu minutojn. Kutimaj tertremoj skuas delikate kaj tuj ĉesas, sed tiu ĉi tertremo estis ne normala. Mi sentis min terurita. Troviĝis kelkaj homoj en la oficejo kaj ĉiuj rigardis ĉirkaŭen kun maltrankvila mieno. Mi kaŝis min sub la tablo, sed aliaj nur daŭre staris. "Malnormala tertremo!" "Povis okazi granda tertremo ie en Japanio!" "Mi neniam spertis tian grandan tertremon!", ĉiuj eldiris siajn opiniojn. Dume okazadis malgrandaj tertremoj kaj terurigis nin.

 

    Mi loĝas en la urbo Maebaŝi, 100 kilometrojn nord-okcidente de Tokio, meze de la Honŝuu-Insulo. Ĉi tiun urbon malofte atakas tertremoj, malofte atakas tajfunoj. Ni estas eĉ fieraj pro la sekureco de mia gubernio. Oni diras, ke niaj gubernianoj estas plej malbone preparas sin kontraŭ eventualaj grandaj katastrofoj. Tial mia unua penso estis, ke ie okazis granda tertremo, eble en la najbara gubernio Niigata, kie antaŭ kelkaj jaroj sinsekve okazis grandaj tertremoj. Tamen la televido en la poŝtofocejo anoncis, ke ĝi okazis en la regiono Toohoku.

 

    Mi ĉesis aĉeti poŝtkartojn, ĉar la oficistino estis tro timigita, ke ŝi ne povis plu labori. Mi tuj hastis al mia 93-jara patrino, kiu loĝas sola 300 metrojn fore de la oficejo. Hejme ŝi sidis trankvile. Ŝi diris, ke kiam okazis la tertremo ŝi apogis sin, tenante la pordon. Mi ĉirkaŭrigardis kaj kontrolis, ĉu okazis io en la domo. Mi nur trovis kelkajn bildojn kliniĝintaj, sed neniu alia nekutimaĵo estis trovebla.

 

    Mi revenis hejmen. Mia edzino vidis televidon pri la tertremo kaj ĉirkaŭ ŝi estis falintaj pupoj. La televidilo estas metita en la libroŝranko kaj sur la supra breto estis montritaj multaj diverslandaj pupoj, meze de kiuj sidis la pupo de Zamenhof. Plejparto de tiuj falis sur la plankon kaj d-ro Zamehof staris sur sia kalva kapo. Ankaŭ en aliaj lokoj pupoj falis kaj bildoj kliniĝis, sed ne estis okazinta serioza afero krom la nefunkcio de gaso-sistemo. Ĝi havas kontraŭtertreman sistemon kaj aŭtomate haltis. Do mi eksteren iris kaj refunkciigis ĝin.

 

    Tamen mia amiko, kiu loĝas en alia kvartalo de mia urbo, skribis jene: "Ĉi tie elektro ne funkciis. La granda strato, kiu kutime estas lumega kun multaj vendejoj, estis tute malluma, nur kun lumoj el aŭtomobiloj. Je la 45 minutoj matene elektro ekfunkciis, sed pro maltrankvilo mi ne povis bone dormi."

 

    Poste mi vidadis televidon ĝis mia enlitiĝo meznokte. Unue televido montris la alvenon de cunamo en la riveron Natori apud la urbego Sendai. La grandega, blanka ondo alprokisimiĝis al la buŝo de la rivero kaj rapide supren penetris. Ĝi devojiĝis el la rivero kaj glutadis belajn kampojn, kiujn oni kultivis generacion post generacio. La pintoj de la cumano estis kvazaŭ langoj de drako kaj senkompate damaĝis tiujn.

 

    Sekve televido montris cunamon, kiu enpenetris en la flughavenon Sendai, kiu situas tuj apud la maro, do la ondego facile disvastiĝis en la tuta tereno de la flughaveno.

 

    Televido montris incendion en la benzinujoj en la golfo de Tokio.

 

    Kaj la plej kortuŝa estis la bildo en la urbo Kesennuma. Grandaj ondoj kuris en la havenan urbon, ŝovante kaj englutante ĉiujn en sia vojo, kaj baldaŭ la ondo reen kuris. Rigardante tiun bildon, mia edzino ploregis, ĉar domoj flosantaj koliziis kontraŭ la fosto kaj momente pecigite malaperis. Certe ne estis homoj en la domo, sed ĉio perdiĝis, kion la loĝantoj amas kun sia kara memoro.

 

    Alia terura afero estas difekto de la nuklea centralo de Hukuŝima, kiu situas ĉe la maro en la gubernio Hukuŝima. Laŭ la registaro, la funkcio de akvo-liverado por malvarmigi la nukleaĵon estis difektita. Vespere la registaro ordonis la evakuon de la loĝantoj ekster la radiuso de 3 kilometroj. En Japanio estas ĉirkaŭ 60 nukleaj centraloj, kaj la elektraj kompanioj ĉiam insistis, ke ili konstruis tiel forte tiujn centralojn, ke tiuj povas rezisti kontraŭ la plej fortaj tertremoj, sed jam en 2007 en la tertremo en la gubernio Niigata unu centralo estis difektita, kaj denove tiun ĉi fojon la alia. Ĉu la kompanio povos daŭre insisti la sekurecon de la nukleaj centraloj en la vulkana insularo Japanio?

 

    Vespere en Tokio multaj homoj havis malfacilon. Ili ne havis rimedon por hejmeniri, ĉar ĉiuj transportad-servoj haltis. Multaj atendis buson, sed ĉiuj stratoj estis plene ŝtopitaj. Trajnoj ne funkciis. La registaro rekomendis, ke homoj ne revenu hejmen kontraŭ malfaciloj, sed restu kaj tranoktu ie en sekura loko. Ĝi malfermis lernejojn kaj publikajn halojn por tiuj nereir-povantoj. Mi multe kompatis ilin, ĉar ankaŭ mi povus esti inter ili. La 10an mi revenis hejmen el Nepalo. Se mia reveno estus unu tagon malfrua, mi estus envolvita en tiu kaoso kun granda valizo. Mi estis bonŝanca, sed eble estis multaj malŝanculoj, kaj precipe mi timis pri eksterlandaj turistoj en Tokio. Ĉu japanoj bonkore traktis ilin?

 

    Ĝis la meznokto la nombro de la mortintoj estis ĉirkaŭ 60, sed mi antaŭvidis, ke la nombro superos 1000, ĉar informoj el diversaj urboj ne atingis la registaro. Laŭ la bordo de la pacifika Oceano situas multaj malgrandaj havenoj funde en la golfeto, kaj tiuj certe estas tre malfortaj kontraŭ tiu granda cunamo. Mi povus helpi la suferantojn, sed mi havis neniun rimedon, do mi kun malĝoja sento enlitiĝis.

 

    Pri la tertremo la registaro klarigis, ke la skalo estis 8,8 magnitudoj, la plej granda tertremo en nia historio. Laŭ la klarigo de iu TV-stacio, troviĝas 4 nestoj de tertremo laŭ la bordo de la regiono Toohoku kaj ĉi-foje ĉiuj kvar samtempe aktivis. Neniuj sismologoj antaŭvidis tion. Pro tiu grandskaleco ĉiuj orientaj kaj nordaj gubernioj, de Tokio al Aomori, ricevis damaĝon. Eĉ en mia gubernio unu virino mortis pro falintaj tegoloj.

 

(Redaktoro: Chen Ji)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng