2011-03-14
Tagmeze de la 13-a de marto la ĉina internacia savtaĉmento el 15 membroj atingis la flughavenon Haneda de Tokio, Japanio, kaj flugos per helikoptero al la tertreme plagita regiono marborda en nordorienta Japanio por humanisma savado.
Yin Guanghui, estro de la ĉina savtaĉmento, diris, ke sendita de la ĉina registaro, la ĉina savtaĉmento venis al Japanio kunportante zorgemon de la ĉina popolo. En Japanio, transmara najbaro de Ĉinio, okazis serioza tertremo kaj cunamo, kiuj kaŭzis seriozajn perdojn de homoj kaj riĉaĵoj. Pri tio la ĉina popolo sentas profundan simpation. La savtaĉmento supervenkos ĉiajn malfacilojn kaj tutforte faros profesian savadon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|