2011-03-14
 La volontuloj kuracas vilaĝanojn |
La 13-an de marto, 10 kuracistoj-volontuloj de Pekino iris al tertrema regiono en Yingjiang-gubernio, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio por ĉeesti sav-agadon. Tiuj volontuloj venis el Pekina Urĝ-helpa Trejnada Centro kaj konsistas el 8 profesiaj kuracistoj. Ili liveras ĉefe bazan kuracadon al la malgravaj vunduloj.
Lastatempe iris al Yingjiang-gubernio por sav-agado la volontulo-grupoj el Pekino, Sichuan-provinco kaj Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio.
La 10-an de marto, okazis 5.8-grada tertremo en Yingjiang-gubernio, Yunnan-provinco, la tertremo mortigis 25 personojn kaj vundis 250 personojn, pli ol 300 mil personoj suferis tiun katastrofon.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua |