Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Mjaŭ-nacia reprezentantino Lei'a Youduo
2011-03-14

de YANG ZONGYOU

 

    Lei'a Youduo estas TPK-reprezentantino de Mjaŭ-nacio el Guizhou, ŝtata unuaklasa aktorino. Kie ajn ŝi estas, ŝi estas fokuso de la amaskomunikiloj.

 

    Lei'a Youduo naskiĝis en malproksima montaro de la Mjaŭ-Dong-nacia Aŭtonoma Subprovinco, en sudorienta Guizhou. Pro ŝia orel-plaĉa voĉo oni nomas ŝin "alaŭdo el Mjaŭ-montaro". En sia infaneco ŝi kune kun sia patrino vivis tre malriĉe.

 

    Kiel reprezentanto el malproksima montaro de Ĉinio Lei'a Youduo ĉiam zorgas pri sia montvilaĝo, kaj ĉiujare ŝi devas kelkfoje iradi inter Pekino kaj la hejmloko por plenumi sian taskon de reprezentanto. Ŝi iris al montvilaĝoj por informiĝi pri la popola vivo kaj kontribuis multe por antaŭenpuŝi la disvolvon de tieaj ekonomio kaj edukado. Ŝi prezentis por la sesio proponon pri disvolvo de nacia kultura turismo en Guizhou. Ŝi diris: "Mi estas kantistino de Mjaŭ-nacio, mi amas miajn nacianojn kaj deziras, ke ili pli frue forskuu malriĉecon kaj vivu pli bonan vivon. Tio estas la de mi pli multe pripensata afero krom kantado ."

 


Lei'a Youduo en la inaŭguro de la kongreso 
 

Lei'a Youduo (maldekstre) parolas kun sia samnaciano Zhang Xiulan. 
 

Lei'a Youduo en la kunsido de la delegacio de Guizhou 

 

Redaktoro: Zhao Xi

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng