Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Virinaj komitatanoj de ĈPPIK vizitis "Sunan Vilaĝon"
2011-03-14

de CHEN JIANLI

 

    La 6-an de marto, 5 virinaj komitatanoj de la 4-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) vizitis la Pekinan Sunan Vilaĝon pri Infanaj Edukado kaj Konsultado (ĝia mallongigo estas Suna Vilaĝo) situantan en antaŭurbo de Pekino. Ili faris enketon kaj vizitis la infanojn, instruistojn kaj laborantojn en tiu vilaĝo.

 

    La Suna Vilaĝo adoptas ĉefe infanojn de malliberuloj kaj funkcias per la socia oferado. La unua Suna Vilaĝo de Ĉinio estas konstruita en Shaanxi-provinco en la jaro 1996. Nun ekzistas entute 7 Sunaj Vilaĝoj en Ĉinio kaj tie vivas ĉirkaŭ 500 infanoj.

 

    Ĝis nun, la Sunaj Vilaĝoj en Ĉinio monhelpis pli ol 4000 infanojn. La komitatanoj esperas koni la vivan kaj edukadan situaciojn de la infanoj kaj la modelon kaj proceduron de orfo-adoptado per surloka enketo por liveri kelkajn proponojn pri batalado kontraŭ ŝtelado kaj vendo de infanoj, kaj savado de almozpetadaj infanoj.

 

    La instruistoj kaj prizorgantoj de la infanoj estas volontuloj kaj oni nomis ilin "bonkoraj patrinoj".

 


Komitatanoj de ĈPPIK donacas donacon al infanoj 
 
 
Komitatano Zhang Xiaomei kaj infano
 

La estrino de tiu ĉi vilaĝo Zhang Shuqin (maldekstre) konigas staton de Suna Vilaĝo 
 

Komitatanoj gustumas fragon produktitan en Suna Vilaĝo 
 

Komitatanoj kune amuziĝas kun infanoj 
 

Komitatanoj kune amuziĝas kun infanoj 
 

Komitatano kaj infano 
 
 
Komitatanoj donis donacon al Suna Vilaĝo

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng