Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
20 altranguloj respondis en gazetaraj konferencoj
2011-03-14

de DONG YU

 


Gazetara konferenco 
 
 
Chen Zhu, ministro pri sano, respondas demandon.

 

    Post inaŭguro de la du sesioj la gazetaraj centroj de TPK kaj ĈPPIK respektive okazigis kelkajn gazetarajn konferencojn. Laŭ la anonco de la gazetara centro de TPK, ekde la 4a de marto partoprenis en la gazetaraj konferencoj aŭ grupe akcepti intervjuojn respondeculoj el la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, la Ministerio de Eksteraj Aferoj, tiuj pri Financo, Komerco, Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco, pri Civilaj Aferoj, pri Loĝigado kaj Urb-kampara Disvolvado kaj pri Sano, kaj tiuj el Guangdong, Sichuan, Guizhou kaj aliaj provincoj kaj municipoj. Laŭ nekompleta statistiko ĝis nun jam 20 provinestroj kaj ministroj akceptis raportistojn en gazetaraj konferencoj.

 

     Okazis kvin gazetaraj konferencoj por ĈPPIK. Li Yining, Zhao Qizheng, Zheng Xinli kaj aliaj famaj membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK estis invititaj al la gazetaraj konferencoj.

 

    "Varme diskutataj temoj" estis atentataj en la gazetaraj konferencoj.

 

    Malsame ol hastaj intervjuoj en la kongresejoj pro tempo-manko, en la gazetaraj konferencoj la altrangaj oficistoj kaj membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK pacience kaj detale respondis raportistojn, kaj pro tio kelkfoje oni devigite plilongigis la konferencan daŭron. Ekzemple, Chen Deming, ministro pri komerco, parolis pli longe je 20 minutoj ol la difinita tempo en iu gazetara konferenco.

 

    La oficistoj en gazetaraj konferencoj malkaŝis novajn informojn, kiuj strikte rilatas kun la ĉiutaga vivo de ordinaraj homoj. Iu raportisto diris, ke ĉi-jare la gazetaraj konferencoj sin karakterizas per alta ofteco kaj granda nombro da informoj, kaj li preskaŭ ne povas zorgi pri ĉiuj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng