2011-03-15 Regule okazas Esperanto-instruado en la lernejoj en Herzberg am Harz. En la gimnazio pluraj lernantoj jam memstare uzas la lingvon, trovas informojn per Esperanto.
En la baza lernejo "Nicolai" la Esperanto-grupo ricevis novan klasĉambron, kie oni povas afiŝi desegnaĵojn, fotojn, bildojn. Volonte oni prezentas tie ekz., fotojn ricevitajn de la nova partnero, baza lernejo el Gdansk, Pollando. Dum la lernojaro oni ofte havas vizitantojn, tiel la lernantoj bone alkutimiĝas al konversaciado kun diversnaciaj staĝantoj, gastoj, kiuj akompanas la instruistojn Zsófia Kóródy kaj Otto Kern al la lernejoj. Bonvolu rigardi kelkajn fotojn sube.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
|