Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Geoff Raby: ĉina ekonomio havas belan perspektivon
2011-03-15

de CHEN LU

 

 

    Akceptante intervjuon de Klubo de Fremdlandaj Korespondantoj en Ĉinio, Geoff Raby, aǔstralia ambasadoro en Ĉinio, diris, ke delonge li estas optimista pri la ĉina potencialo en la ekonomia kresko kaj kredas, ke post 20 jaroj la malneta enlanda produkto de Ĉinio kvarobliĝos kompare kun la nuna.

 

    Li diris, ke por atingi tiun ĉi celon, Ĉinio devas ĉiujare kreskigi la ekonomion ĝis 7.5% en la venontaj kelkaj jaroj. Li opinias, ke la sekva paŝo de Ĉinio estos grandskala urbanizo, kiu subtenos kreskon de la produktiveco en la venontaj 20 jaroj.

 

    Kiam la monda ekonomio estis en la recesio, Geoff Raby prognozis, ke la ĉina ekonomio kreskos je 9% en la jaro 2009. Lia anticipo estas pli alta ol tiuj de aliaj ekonomikistoj. Li diris, ke li faris la anticipon pro tio, ke li kredas, ke la ĉina registaro volas kaj kapablas realigi altnivelan kreskon.

 

    Li diris, ke li fidas la ĉinan ekonomion, ĉar li vidis, ke Ĉinio venkis multajn malfacilojn en la pasintaj kelkdek jaroj. Li klare montris, ke la ekonomia sorto de Aŭstralio strikte ligiĝas kun tiu de Ĉinio. Raby diris, ke la dependeco de Aŭstralio al la ĉina ekonomio superas tion de ĝi al ĉiuj aliaj ekonomioj. Ĉinio aĉetas kvaronon de produktaĵoj eksportitaj de Aŭstralio, tial la graveco de Ĉinio estas neanstataŭigebla por Aŭstralio. "Se oni konvene traktas, Ĉinio kaj Aŭstralio tute povas kompletigi unu la alian," diris Raby.

 

    Geoff Raby estas unu el observantoj de la ĉina ekonomio. Akirinte doktorecon pri ekonomiko, li dufoje servis en la ekonomia sekcio de la aŭstralia ambasadorejo en Ĉinio inter la jaro 1986 kaj 1991.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng