2011-03-15
 Ceramikaj ĉevaloj |
La 11an de marto la usona registaro en Vaŝingtono inaŭguris ceremonion por redoni pli ol 10 valorajn antikvajn objektojn al Ĉinio. La artefaktoj estis konfiskitaj de la Usona Departemento pri Patruja Sekureco en la jaro 2010. Deng Hongbo, ĉefdeputito de la ĉina ambasadorejo en Usono, en la nomo de la ĉina registaro akceptis la antikvaĵojn.
La objektoj, kaptitaj de sep pakoj ĉe usonaj doganoj en Nov-Ĵerzejo, Alasko kaj Nov-Meksikio, inkluzivas terakotajn ĉevalojn de dinastioj Sui kaj Norda Wei, ĉeval-skulptaĵon de Tang-dinastio, skulptaĵon de Avalokitesvara kapo de Song-dinastio, kalkoŝtonan skulptaĵon de budao, ceramikan vazon de Qing-dinastio kaj frison de Ming-dinastio. Ili estos konservataj de la Ŝtata Administracio de Kulturaj Heredaĵoj post kiam ili revenos al la patrujo.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|