Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
"Feliĉo", fokusa vorto de la sesioj de la ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK
2011-03-15

de WANG JINYOU

 


ĈPPIK-membroj en diskutado pri la registara laborraporto 

 

    En la sesioj de la ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK "feliĉo" fariĝis plej fokusa vorto. Multaj TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj foje-refoje akcentis en sia parolado, ke oni devu altigi konscion pri feliĉo de popolanoj.

 

    Konscio pri feliĉo venas el stato kaj kvalito de la vivo, nocio pri la valoro, nivelo de edukiteco, demokratia rajto, ŝanco de partoprenado, individua karaktero, rilatoj inter homoj, deziro al estonteco ktp.

 

    Konscio pri feliĉo estas ŝanĝebla. Ofte oni deziras pli grandan feliĉon post akiro de ia malgranda. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento la feliĉo por popolanoj estis loĝi en etaĝdomo kun elektraj lampoj kaj telefono, en la 70-aj jaroj -- havigi al si biciklon, kudromaŝinon, elektran ventumilon kaj radioaparaton, en la 80-aj jaroj la plej ideala feliĉo estis enspezi 10 mil juanojn ĉiujare kaj nun -- havi ne nur privatajn loĝdomon kaj aŭton, sed ankaŭ dignon.

 

    Klarigoj kaj proponoj prezentitaj de TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj indas atenton kaj studadon.

 

    Unue, la bazo de feliĉo estas disvolvi ekonomion. ĈPPIK-membro Jiang Minglin diris: "Ĉiuj havas sian propran senton pri feliĉo, do oni ne povas juĝi ĝin unuece. La ŝlosilo de altigo de feliĉo de popolanoj estas pluapaŝe garantii kaj plibonigi la popolan vivon, kaj la bazo de la popola vivo estas ekonomio." Lasu retrorigardi la pasintajn 30 jarojn, preskaŭ ĉiu progreso en la vivo estis ŝuldata al ekonomia disvolviĝo. Tial, kie ajn kaj kiam ajn oni mencias "feliĉo", oni ne povas foriri de "disvolvo".

 

    Due, la ŝlosilo de feliĉo kuŝas en la sistemo pri publikaj servoj de la registaro. TPK-reprezentanto Li Qin diris: "Se oni ne havas domon por loĝi, kiel oni sentas feliĉon? Nur post plifortigo de konstruado de ŝtat- kaj favorprez-luitaj loĝdomoj, oni povas plialtigi feliĉon de popolanoj." ĈPPIK-membro Sun Guibao diris: "Feliĉo de popolanoj venas ĉefe de la sistemo pri publikaj servoj de la popola registaro. Prenu kuracadon kiel ekzemplon, tutlandaj popolanoj svarmas al grandaj hospitaloj en grandaj urboj, kompreneble, ili ne estas feliĉaj." La feliĉo de popolanoj dependas de la registaro. Feliĉigi popolanojn estas ne nur respondeco de la registaro, sed ankaŭ kapablo de respondeculoj.

 

    Trie, feliĉo postulas egalecon kaj dignon. TPK-reprezentanto Jiang Xiangmei diris: "La ŝlosilo de feliĉo kuŝas en egaleco kaj justeco, kiam ekzistas maljusteco, popolanoj ne feliĉas." ĈPPIK-membro Chen Lingfu elmetis proponojn kun la temo "Kune ĝuu fruktojn donitajn de disvolviĝo, konstruu feliĉan socion". Li prezentis "homo havas laboron kaj familio -- loĝdomon, medio estas bela kaj civitano -- respektata." Ankaŭ rajto kaj digno estas fruktoj donitaj de disvolvo kaj devas esti kune ĝuataj.

 

    Kvare, feliĉa indico ne estis simple elsondita. Nuntempe, multaj lokoj faras sondadon pri feliĉa indico per respondo de demandoj, kaj poste anoncis, ke la loko jam eniris en la vicon de "feliĉaj urboj" aŭ "feliĉaj regionoj". Do, ĉiuj lokanoj sin pretendas esti feliĉaj, kvazaŭ en diversaj lokoj de la tuta lando ne estas nefeliĉuloj. TPK-reprezentantoj Yao Yuzhou diris: "Feliĉo ne estas abstrakta nocio. Oni devas sondi feliĉon de popolanoj laŭscience."

 

    Certe, kie ajn pli kaj pli multaj homoj sentas sin feliĉaj. Sed por ke ĉiuj estu feliĉaj, oni devas serĉi nefeliĉulojn, kiaj tiuj, kiuj ne havas laboron, kiuj ne havas sufiĉe da mono por aĉeti loĝdomon, kiu vivas kun malfaciloj, kaj kiuj ne kontentas pri io aŭ pri alio. Nur kiam ili ĉiuj sentos sin feliĉaj, do oni povos diri, ke en la socio troviĝas vera feliĉo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng