Japanio starigis administracion por kunagado kaj rimedoj kontraŭ akcidento de nukle-energia centralo
2011-03-15
En la 15-a de marto la japana registaro deklaris, ke ĝi starigis administracion por kunagado kaj rimedoj kontraŭ akcidento de nukle-energia centralo, estrata de Naoto Kan, por tutforte respondi eventualajn problemojn de la 1-a Nuklea Centralo en Fukushima, Japanio.
la nova administracio troviĝas en la ĉefsidejo de la Tokia Elektra Kompanio. Matene de la sama tago, Naoto Kan iris al la ĉefsidejo kaj postulis, ke la administracio neniel retiriĝu.