2011-03-15 de IVANKA STOYANOVA
Kiam en Ĉinio oni ankoraŭ festas la Printempan Feston, la 14-an de februaro en unu el la salonoj de la bulgara ambasadorejo en Pekino, ni, pli ol 50 bulgaroj kaj ĉinoj festis la Sanktan Valentinon--monde konata tago de amantoj, kaj Sanktan Trifon Zarezan- bulgara popola festo. Laŭ la bulgara popoltradicio ĝi estas festo de vinberistoj, vinproduktistoj, de la vinvendistoj kaj ĉiuj, kiuj ŝatas vinon.
Post la mezo de februaro la temperaturoj ne plu permesas frostiĝon de la vinberujoj, tial tiam komenciĝas la prilaboro per tranĉado. La 14-a de februaro oni bondeziras "Estu fruktodona la jaro", trinkas vinon kaj sekvatage komenciĝas la laboro por la homoj, kiuj okupiĝas pri agrikulturo.
Niaj gastigantoj en la ambasadorejo kuiris bulgarajn manĝaĵojn -- rostita viando, terpoma salato, salato de brasiko kaj karotoj... Ni memservis ĉion, ne estis difinitaj sidlokoj kaj tial ni havis eblecon sidi tie, kie ni deziras kaj paroli kun pli multaj homoj.
Ni trinkis ankaŭ la plej faman bulgaran vinon ''Erros''. Dum la festo okazis la bulgara kutimo -- eltranĉado de vinberujo en la korto de la ambasadorejo. Ĉino, kiu partoprenis en la festo speciale por foti kaj prezenti fotojn pri la kutimo plezure per vitkultura tranĉilo eltranĉis kelkajn branĉojn.
Dum la festo mi konatiĝis kun bulgaro, kiu nun instruas pri financoj en la angla lingvo en la Pekina Universitato. Li rakontis al mi, ke jam instruis en kvar eŭropaj landoj. Li daŭre de unu jaro ĉiutage po unu horo kaj duono lernas la ĉinan lingvon en la universitato kaj jam scipovas legi kaj skribi. Verdire, tio tre impresis kaj entuziasmigis min. Li klare substrekis, ke la viv- kaj laborkondiĉoj en Ĉinio estas plej akcepteblaj por li kompare de aliaj landoj kaj intencas daŭrigi sian restadon.
Alia nova konatiĝo estis kun bulgaro, kiu venis antaŭ kelkaj jaroj en Pekinon sendite de bulgara entrepreno. Li estis tiam eksedziĝinta kaj kiam serĉis instruistinon de la ĉina lingvo por sia filo, trovis ĉininon, ili poste enamiĝis kaj geedziĝis. Nun li jam havas propran firmaon pri ekspedado de metaloj. Lia edzino, sinjorino Guo emeritiĝis pli frue kiel instruistino kaj nun ankaŭ sukcese laboras en la familia firmao. En la parolado kun s-ino Guo mi eksciis, ke antaŭ multaj jaroj ŝi lernis Esperanton kaj ŝia instruisto estis Laŭlum. Ŝi multe miris, ke nun, kiam mi demandas al ŝi ion Esperante, ŝi tuj rememoras la vortojn kaj facile respondas. Poste Ivan, ŝia edzo diris, ke kiam li estis lernanto en mezlernejo unu el la instruistoj estis esperantisto kaj instruis al ili Esperanton, sed li jam forgesis ĉion.
En amika babilado, bongusta manĝado kaj trinkado la horoj rapide flugas. Nia ambasadoro Georgi Pejĉinov parolis kun ĉiuj bulgaroj aparte kaj interesiĝis kiel ili vivas en Pekino.
Mi estis tre ĝoja, kiam sinjorino Guo proponis al mi veturigi min per sia aŭtomobilo al mia domo. Dumvoje Ivan, ŝia edzo montris al mi la vidindaĵojn kaj la lernejo, kie ĝis antaŭnelonge s-ino Guo instruis.
Ĉiam kun plezuro mi vizitas la bulgaran ambasadorejon en Pekino kaj la renkontiĝoj kaj paroladoj kun bulgaroj trankviligas kaj feliĉigas min.
 Bulgara ambasadoro Georgi Pejĉinov kaj Ivanka |
|
 Xiao Xiao kaj Ivanka |
|
 Rostita viando |
|
 Terpoma salato |
|
 Diversaj trinkaĵoj |
|
Ĉino eltranĉas vinberujon |
|
Xiao Xiao kaj Ivanka |
|
 Sinjorino Guo, Ivanka kaj Xiao Xiao |
|
Ivanka (meze), s-ino Guo kaj Ivan, feliĉa ĉina-bulgara familio | |