2011-03-16 de HUANG XIAOXI
La 15-an de marto la Ruĝa Kruco de Ĉinio informis, ke post donaco de miliono da juanoj al la Ruĝa Kruco de Japanio en la 12-a de marto, la Ruĝa Kruco de Ĉinio refoje donacis kvin milionojn da juanoj al la tertreme plagita regiono de Japanio por subteni la savadon de la Ruĝa Kruco de Japanio.
Post la tertremo en Japanio la Ruĝa Kruco de Ĉinio ĉiam tenas interkomunikadon kun tiu de Japanio kaj donas grandan atenton pri la katastrofo. Ĝis nun la Ruĝa Kruco de Ĉinio jam donacis ses milionojn da juanoj al la Ruĝa Kruco de Japanio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|