Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Krizas generatoraroj en nuklea centralo de Fukushima, Japanio
2011-03-16

 
 
 

 

    La 15-an de marto la Tokia Elektropova Kompanio konfirmis, ke matene de tiu tago aŭdiĝis eksplodo el la generatoraro numero 2 en la Unua Nuklepova Korporacio en Fukushima, vaporiĝis blanka fumo super la numero 3 kaj eksplodis la numero 4 sed senflame. Nun ankoraŭ daŭras la akvoinjektado por malvarmigi la generatorarojn numeroj 1, 2, kaj 3.

 

    Tiutage sude de la gubernio Ibaraki faris mezuron pri nuklea radikvanto kaj trovis, ke la kvanto jam estas centobla pli ol la normala, kaj ankaŭ en la tokia regiono, distanca de la fukushima centralo je 220 kilimetroj, mezurite, oni trovis iom da radio.

 

    Pro tio japana ĉefministro Naoto Kan postulas, ke la rifuĝa radiuso de la periferiaj loĝantoj ĉirkaŭ la Unua Nuklepova Korporacio en Fukushima etendiĝu de 20 kilometroj al 30.

 

    Post la tralikiĝo de nukleo, Ĉinio, la Eŭropa Unio, Germanio, Finnlando kaj aliaj landoj komencis atenti pri sialanda nuklea sekureco.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng