Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Japanaj esperantistoj nekontakteblaj post tertremo
2011-03-16

    Ĝis nun Japana Esperanto-Instituto ne ricevis informon pri esperantistoj, kiuj estus grave trafitaj de la granda tertremo kaj cunamo. Tamen ne ĉiuj esperantistoj en la aktuala regiono jam estas kontakteblaj rete aŭ telefone, rakontas la prezidanto de Japana Esperanto-Instituto, Sibayama Zyun'iti, responde al demando de Libera Folio. "Ni forte esperas sekuron de ĉiuj samideanoj", li skribas, dankante alilandajn esperantistojn pro multaj mesaĝoj de simpatio. Laŭ informo de Hori Jasuo, almenaŭ du esperantistoj en la aktuala regiono ankoraŭ ne povis esti kontaktitaj. Laŭ Tahira Masako, ankoraŭ ne venis vivosigno de la dekmembra Esperanto-Klubo de Iwaki

 

    Libera Folio kontaktis la landan asocion de UEA en Japanio, Japanan Esperanto-Instituton, por ekscii, ĉu esperantistoj iĝis viktimoj de la granda katastrofo trafinta Japanion. Ĝis nun mankas tiaj informoj, respondis Sibayama Zyun'iti:

 

    Ĝis hodiaŭ (la 14-a de marto), ni ne ricevis informojn pri serioza damaĝo de esperantistoj japanaj, dum multaj samideanoj ne estas telefone aŭ rete kontakteblaj. Ni forte esperas sekuron de ĉiuj samideanoj.

 

    En la 11a de marto, nordorientan parton de Japanio atakis grandegaj tertremoj kaj cunamoj, kun perdo de multaj vivoj kaj havaĵoj. Ni esprimas kondolencon al la damaĝitoj. Pri la katastrofo, ni japanaj esperantistoj, inkluzive de JEI mem, ricevis multajn mesaĝojn de zorgo kaj kondolenco. Ni, nome de la Estraro de Japana Esperanto-Instituto, dankas vin ĉiujn pro via bonvolemo.

 

    Laŭ informoj de Hori Jasuo, en la trafita regiono loĝas minimume trideko da esperantistoj. En lundo laŭ li restis nur du, kiuj ankoraŭ ne estis kontaktitaj.

 

    - Ĝis nun ĉiuj krom unu paro estas trovitaj sekuraj. Mi supozas, ke ankaŭ tiu paro fartas bone, kvankam telefone mi ne povas kontakti ilin, skribas Hori Jasuo.

 

    Tahira Masako el Kioto rakontas, kiel esperantistoj en Japanio nun klopodas rekapti la kontakton unu kun la alia:

 

    - La estro de Organiza Fako Inumaru Fumio starigis retan informejon por kolekti informon kiuj kiel fartas en la plej trafitaj regionoj. Individuoj inter si kontaktas, retumas, telefonas kaj raportas al la informejo. Ĝis nun 28 esperantistoj en la plej damaĝitaj lokoj havas vivsignon en la listo de la informejo. De Esperanto-Klubo de Iwaki kun 10 membroj venas nenia informo, dum de Yamagata-Esperanto-Klubo kun 23 membroj kaj de Rondo Majo (Esperanto-Klubo de Hukusima) kun 16 membroj venis informoj, ke ĉiuj membroj kontakteblis.

 

    Pluraj japanaj esperantistoj, kiuj ne estis rekte trafitaj de la katastrofo, jam skribis pri siaj spertoj en la reto. Dimanĉe la 13-an de marto Hori Jasuo raportis:

 

    Tagmeze venis telefono el mia amiko en Honkongo, kiu planas viziti min la 23an de marto. Li diris, ke liaj familianoj rekomendas, ke li ne iru al Japanio pro la nukleaj akcidentoj. En televido oni raportis, ke en Eŭropo en multaj ĵurnaloj tiuj akcidentoj de la nukleaj centraloj estis la plej grava novaĵo.

 

    Posttagmeze mi provis telefoni al esperantisto en la urbo Morioka en la gubernio Iŭate, kaj sukcesis kontakti ŝin. Ŝi diris, ke ĵus elektro kaj telefono ekfunkciis kaj mia telefono estas la unua. Ŝi diris, ke ŝi spertis nekutime teruran tertremon la 9an, du tagojn antaŭe, kaj sentis, ke io ne ordinara okazos.

 

    Jam sabate Hori Jasuo raportis, ke li provis telefone kontakti lokajn esperantistojn en la trafitaj regionoj, kaj sukcesis atingi unu. Ŝi, laŭ lia raporto, rakontis jene:

 

    Kiam okazis la tertremo, mi ĵus finis la butikumadon kaj estis ekster la vendejo, kaj mi sentis, kvazaŭ mi malsaniĝus, ĉar mia korpo tiom ŝanceliĝis. Via telefono estas la unua post la tertremo.

 

    Laŭ la informoj lunde vespere, laŭ la japana horo, estis konfirmitaj informoj pri preskaŭ 1.600 pereintoj, sed pri tre multaj homoj mankas informoj, kaj oni antaŭvidas, ke la konfirmita kvanto de pereintoj rapide altiĝos. Aldone, en lundo pro problemoj rilate la malvarmigon okazis eksplodo jam en dua nuklea elektrejo, kaj ankaŭ en tria nuklea elektrejo la situacio estas kriza pro simila kialo. Tamen ĝis nun ne likis grandaj kvantoj de radioaktivaj substancoj.

 

( El Libera Folio)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng