Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Raporto pri la tertremo en Japanio (La 13 an de marto)
2011-03-16

de HORI Yasuo

 

L a 13an de marto

 

    Mi ellitiĝis je la 7a kaj tuj ŝaltis la televidilon. Mi tre timis la malboniĝon de la funkcio de la nukleaj centraloj. Jam en la lasta vespero, okaze de la eksplodo de la kovrila domego de la unua centralo, 150 homoj estis surverŝitaj per eliĝinta nuklea gaso. La registaro diras, ke tiu kovrilo estas simpla kovrilo kaj ne rilatas al la grava akcidento, sed ĉu tio estas vero?

 

    Televido diris, ke ankaŭ en la tria centralo ekestis malbonordo pri la malvarmigo. Je la 9:08 por malvarmigi la fornon oni komencis enverŝi akvon ĉirkaŭ ĝi, sed tio ne glate iris, do oni antaŭvidas la eblecon de eksplodo same kiel en la unua centralo.

 

    La registaro diris, ke ankoraŭ ne ekzistas rimedoj por haltigi la fornojn, kaj ke 70-80 mil loĝantoj ĉirkaŭ la centraloj devos evakuii.

 

    Tagmeze venis telefono el mia amiko en Honkongo, kiu planas viziti min la 23an de marto. Li diris, ke liaj familianoj rekomendas, ke li ne iru al Japanio pro la nukleaj akcidentoj. En televido oni raportis, ke en Eŭropo en multaj ĵurnaloj tiuj akcidentoj de la nukleaj centraloj estis la plej grava novaĵo.

 

    Posttagmeze mi provis telefoni al esperantisto en la urbo Morioka en la gubernio Iŭate, kaj sukcesis kontakti ŝin. Ŝi diris, ke ĵus elektro kaj telefono ekfunkciis kaj mia telefono estas la unua. Ŝi diris, ke ŝi spertis nekutime teruran tertremon la 9an, du tagojn antaŭe, kaj sentis, ke io ne ordinara okazos.

 

    Vespere la registaro klarigis jenajn aferojn:

 

    1. La grandeco de tiu tertremo estis magnitudo 9,0 laŭ la rekalkulo de la forteco. Jen estis la plej fortaj tertremoj de la 1950-aj jaroj:

 

    1952 Kamĉatko 9,0

 

    1957 Aleŭtoj 9,0

 

    1960 Ĉilio 9,4

 

    1964 Alasko 9,4

 

    2004 Indonezio 9,0

 

    2011 Japanio 9,0

 

    Ĉi-foja tertremo estis kaŭzita per la movo de la tavolego 500 kilometrojn longa kaj 200 kilometrojn vasta, kaj daŭris pli ol 5 minutojn.

 

    2. Damaĝoj konataj ĝis la vespero:

 

    Mortintoj: 1049

 

    Malaperintoj: pli ol 1000

 

    Malaperintaj vilaĝ(et)oj: pli ol 10

 

    Frakasitaj domoj: 5700

 

    Rifuĝintoj: 310 mil en 1892 rifuĝejoj

 

    La policestro de la gubernio Mijaĝi esprimis sian antaŭvidon, ke nur en lia gubernio mortintoj superos 10 mil. Li povas esti prava. En la urbo Minami-Sanriku 10000 el 17000 loĝantoj malaperis. En tiu urbo la du-etaĝa urbodomo tute malaperis kaj la 4-etaĝa betona hospitalo estis inundita ĝis la kvara etaĝo. En la urbo Rikuzen-Takada 15000 el 23000 loĝantoj malaperis kaj 5000 domoj estis tute frakasitaj. Certe estas aliaj vilaĝetoj laŭ tiu marbordo, kiujn oni ankoraŭ ne povas kontakti, kaj tie estas senhelpaj viktimoj.

 

    Al tiuj rifuĝintoj mankas benzino, petrolo, elektro, gaso, akvo, kovriloj, medikamentoj kaj manĝaĵoj. La surteraj vojoj estas blokitaj per betonaj kaj lignaj rubaĵegoj, do oni planas transporti la necesaĵojn de la maro, helpe de la japana defendkorpuso kaj eĉ de la usona aviadilŝipo Donald Regan kaj aliaj militŝipoj.

 

    3. Manko de elektro

 

    Ne nur en la damaĝitaj regionoj sed ankaŭ en aliaj gubernioj ĉirkaŭ Tokio mankos elektro, ĉar multaj elektraj centraloj estas damaĝitaj. Por konkeri tiun malfacilon la registaro instrukciis al la Elektro Kompanio Tokio, ke ĝi liveru elektron vice de unu distrikto al la alia, kaj al kompanioj kaj la popolanoj, ke ili ŝparu elektron.

 

    Vespere la ĉefministro Kan aperis en televido kaj esprimis sian kondolencon kaj kompaton kaj petis kunlaboron de la tuta popolo, apelaciante: "Japanio povas certe venki tiun malfacilegon!"

 

Redaktoro: Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng