La 11an de marto okazis tertremo de 9 gradoj en nordorienta parto de Japanio, kaj la tertremo estigis grandan cunamon. La katastrofo perdigis pli ol dek milojn da homoj, interalie 3373 konfirmite mortis. Popoloj de la mondo benas la japanajn suferintojn dezirante al ili sekurecon.