2011-03-16 Matene de 16-a de marto la Tokia Elektroenergia Kompanio diris, ke frumatene refoje okazis brulo ĉe la 1-a Nuklea Centralo en Fukushima, Japanio, kaj oni konfirmis, ke du laboristoj perdiĝis.
La kompanio malkaŝis, ke je la 5-a kaj 45 minutoj samtage laŭ la loka tempo refoje okazis brulo ĉe la 4-a generatoraro. Tamen je la 8-a kaj 15 minutoj matene Japanio diris, ke la stato de incendio estas subregita. Nun, la detala stato de la 4-a generatoraro estas nekonata.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|