Ĉina armeo esprimas deziron liveri helpon al Japanio
2011-03-16
La plagita urbo Ofunato en gubernio Iŭate
La 15-an de marto oficisto de la Ĉina Nacidefenda Ministerio esprimis, ke la tre malofta katastrofo en Japanio kaŭzis grandan perdon al popolanoj. La ĉinaj popolo kaj armeo havas saman senton. La ĉina armeo volas liveri kontraŭtertremajn materialojn al la japana flanko, kaj ankaŭ sendi medicinajn kaj kontraŭepidemiajn taĉmentojn aŭ hospitalajn ŝipojn al Japanio.