2011-03-17 La 15-an de marto svislanda esperantisto Dieter Rooke, estrarano de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kaj redaktoro de Heroldo, vizitis la urbon Ŝanhajo, akompanate de samideano Liu Jun el la urbo Tianjin.
S-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, renkontiĝis kun la gastoj kaj malnovaj amikoj, kaj faris gajan interbabiladon pri pluraj aferoj.
Poste samideano Dieter Rooke donis lecionon de Esperanto en la Esperanto-kurso, kiun gvidas s-ro Wang Minhao.
(Kontribuo de Wang Minhao el Ŝanhajo)
Redaktoro: Wang Lihua
|