La 15-an de marto, 12 instruistinoj pri antaŭlerneja eduko el Sri-Lankao atingis Tianjin-urbon en norda Ĉinio. Ili akceptos 7-tagan trejnadon en du infanĝardenoj.
Laŭdire, ili lernos pri ĉina antaŭlerneja edukado kaj surloke rigardos instruadon al infanoj. Tio estas la unua fojo por Tianjin trejni eksterlandajn instruistojn pri antaŭlerneja eduko.