2011-03-18
 Laboranto malŝarĝas en la flughaveno Haneda en Tokio kontraŭkatastrofajn materialojn donacitajn de Ĉinio.
|
La 16-an de marto, laŭ peto de la japana registaro, la ĉina registaro decidis donaci al Japanio 10 mil tunojn da benzino kaj 10 mil tunojn da dizel-oleo, kiujn transportos al Japanio la Ĉina Ŝtata Petrola Korporacio kaj la Ĉina Petrola kaj Kemia Korporacio kun helpo de koncerna departemento.
Antaŭ tio, al Japanio Ĉinio jam donacis 30 milionojn da juanoj kaj sendis savtaĉmenton, kaj venonte la ĉina registaro liveros pluapaŝan helpadon laŭ bezono de la japana registaro.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|