2011-03-18 de IVANKA STOYANOVA
Invitite de la Federacio de Ĉinaj Virinoj, la 6-an de Marto mi partoprenis en Kunveno -- koncerto okaze de la Internacia Tago por virinoj. Mi veturis per taksio kaj tuj post mia alveno virinoj el Organiza komitato akompanis min ĝis la Nacia Kunvena Centro, kie okazis la evento. La organizado estis pli ol perfekta. En granda salono estis prezentita ekspozicio, kie virinoj vendas diversajn metiartaĵojn por subteni la virinajn organizojn en malriĉaj landoj. Tiuj ĉiutagaj bezonaĵoj impresis min per siaj artefaritaj koloroj kaj modeloj.
En la akceptejo funkciis multaj giĉetoj, kie ĉiuj gastoj, laŭ la sidloko en la invitilo estis registritaj kaj ricevis memorindan belegan donaceton. Ĉinino, membro de Organiza komitato, kiam eksciis, ke mi venas de fora Bulgario tuj proponis fotiĝi kun mi kaj poste akompanis min ĝis mia sidloko.
La Prezidanto de Pekina Virina Federacio inaŭguris la kunvenon kaj voĉlegis la nomojn de famaj virinoj, kiuj nun loĝas kaj laboras en Pekino. Ni havis la plezuron vidi la vizaĝojn de tiuj virinoj, kiuj post aŭdo de sia nomo ekstaris kaj prezentis sin al la publiko. Multaj virinoj, kiuj laboras precipe en la ambasadorejoj estis vestitaj per siaj naciaj vestoj. Reprezentantoj de la pekina registaro faris salut-paroladojn. Eksterlandaj virinoj, laborantaj en Ĉinio salutis la gastojn kaj kun dankemo esprimis sian ĝojon vivi en Ĉinio.
Orkestro de gejunuloj, ĉefita de orkestroestro, tro maljuna virino inaŭguris la programon kaj estis varme aplaŭdita post ĉiu melodio. La festa koncerta programo, prezentita de Pekina Asocio de Virinaj Muzikistoj estis varia. En la distra programo ni aŭskultis kantojn el diversaj ĝenroj, plej ofte kantitaj de junaj bonaspektaj virinoj, ludadon de diversaj instrumentoj kaj ĝuis la belecon de multaj dancoj.
Kiam apud mi liberiĝis sidloko venis kaj sidis mia kolegino Liu Zijia, kiu akompanis min.
La festo finiĝis per memserva regalo -- kafo kaj multaj diversaj dolĉaĵoj, belaspektaj kaj bongustaj.
La eksterlandaj virinoj kun scivolemo kaj apetito gustumis ĉion.
Ĉe la elirejo virinoj de Organiza komitato afable kaj amike adiaŭis nin.
Ĉinoj estas spertuloj en la organizado de diversaj solenaĵoj kaj mi ĉiam plezure vizitas ilin.
 Ivanka en la akceptejo |
|
 Ĉinino el organiza komitato kaj Ivanka |
|
 Ivanka en la salono |
|
 Inaŭguro de la Kunveno |
|
 Orkestro gvidata de maljuna ĉinino gajnis aplaŭdojn |
|
 Virina ĥoro |
|
 Virinoj ĝojigas nin per agrabla muziko |
|
 Knabinoj diligente ludas per instrumentoj |
|
Gaja ĉina kanto |
|
 Ĉinino ludas per violono |
|