2011-03-18 de IVANKA STOYANOVA
Kun granda ĝojo kaj dankemo mi eksciis, ke kune kun mia kolegino sinjorino Chen Ji ni partoprenos en celebrado okaze de la 8-a de marto. Grupo de ĉ. 20 virinoj, laborantoj de Ĉina Internacia Eldona Grupo per nia oficeja aŭtobuso ni veturis al Tian'anmen-placo. En la bankeda salono de Popola Halo en Pekino en fabela etoso videblas virinoj el ĉiuj kontinentoj. Ili estis vestitaj diversmaniere-- en armeaj uniformoj, tradiciaj popolaj kostumoj, iuj tre oficiale, aliaj en sportaj modernaj vestoj, mi kiel multaj ĉininoj plibeligis min per ŝalo. En mirinda etoso, ni sidis po 10 personoj ĉe tabloj kaj ĝuante la festan programon ni trinkis faman ĉinan teon kaj gustumis diversajn fruktojn, dolĉaĵojn, frandaĵojn. Mi aŭdis informon, ke en salono ĉeestis 1800 virinoj.
La ridetoj brilis sur la vizaĝoj de ĉiuj virinoj, ĉiuj aspektas diversmaniere, sed ĉiuj estas belaj en miaj okuloj laŭ iu nekonata por mi maniero. La virinoj salutis unu la alian kun rigardo kaj kapsignon. Ofte ili proponis unu alian kunfotiĝi.
Dum la solena inaŭguro ni aŭskultis la festparoladon de sinjorino Chen Zhili, Prezidanto de la Ĉina Virina Federacio, gratulojn de virinoj el diversaj landoj.
La festa programo estis mirinda -- kantoj, muzikoj, dancoj, baleto, akrobatarto. Estas vera plezuro--sidi, rigardi, trinki, manĝeti, babili kaj spekti diversjan belartaĵojn.
Mi neniam forgesos la 8-an de Marto 2011. Estas honoro por mi, ke mi ĉeestis en la celebrado, okazinta en la Popola Halo de Pekino okaze la jubilea, 100-a jariĝo de la Internacia Virina Tago.
 Ivanka antaŭ la Popola Halo |
|
 Ivanka en la Popola Halo |
|
Chen Ji en la Popola Halo |
|
Ivanka en la Bankeda salono |
|
 Chen Ji en la Bankeda salono |
|
 Ivanka en la Bankeda salono |
|
Virinoj vestitaj en uniformoj fotiĝis |
|
 Ivanka fotiĝis kun bele vestita virino |
|
 Virinoj el diversaj landoj kunfotiĝis |
|
Akrobatarto |
|
 Belegaj dancoj |
|
 Laborantoj en la Ĉina Internacia Eldona Grupo |
|