Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina Internacia Savtaĉmento revenis Pekinon
2011-03-21


La ĉina savtaĉmento estas bonvenigata en la Internacia Flughaveno de Pekino 

 

    La 21-an de marto la Ĉina Internacia Savtaĉmento kun 15 personoj revenis Pekinon post plenumado de siaj taskoj en Japanio. Yin Guanghui, estro de la savtaĉmento diris, ke ĉi-foje la Ĉina Internacia Savtaĉmento en Ōfunato de la gubernio Iwante faris traserĉadon en la gravaj zonoj kun areo de 4 kvadrataj kilometroj, kaj detale serĉadis pli ol 140 gravajn ruinojn.

 

    Chen Jianmin, estro de la Ĉina Tertrema Administracio kaj japana sendito en Ĉinio Kazuyuki Yamazaki venis al la flughaveno por bonvenigi la savtaĉmentanojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng