2011-03-21
La 20-an de marto, respondante demandon pri milita agado de la plurlandaj trupoj kontraŭ Libio, proparolantino de la Ĉina Eksterafera Ministerio Jiang Yu diris, ke Ĉinio jam rimarkis la plej novan situacion de Libio kaj bedaŭras la militan batalon kontraŭ Libio. Ĉinio ĉiam malaprobas uzi militan forton en internaciaj rilatoj kaj pledas por observi la principojn de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj koncernajn regulojn de internaciaj juroj, respekti suverenecon, sendependecon, unuiĝon kaj integrecon de la teritorio de Libio. Ni esperas kiel eble plej baldaŭ restabiligi la situacion de Libio kaj eviti morton kaj vundon de pli multaj ordinaraj popolanoj pro eskalado de la milita konflikto.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua |