2011-03-21
 Yang Jiechi (maldekstre), Takeaki Matsumoto (meze) kaj Kim Sung-hwan |
La 19-an de marto okazis en Kioto de Japanio la 5-a kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko. Ĝin ĉeestis Yang Jiechi, Takeaki Matsumoto kaj Kim Sung-hwan, ministroj pri eksteraj aferoj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko.
La tri ministroj opinias, ke kunlaboroj de la tri landoj utilas ne nur al komuna disvolviĝo de la tri landoj, sed ankaǔ al paco, stabileco kaj prospero de regiono kaj eĉ la mondo. Ili diskutis pri kunlaboroj en politiko, ekonomio, socio, naturo, administrado de katastrofoj, internaciaj aferoj k.a., kaj diris, ke ili kune penados por antaǔenpuŝi kunlaborojn de la tri landoj kaj senĉese malfermi novajn kampojn kaj rimedojn por kunlabori.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|