2011-03-22 TEJO/SEL-seminario: limdato por aliĝi ĝis la 31-a de marto
La organiza teamo de la seminario decidis plilongigi la limdaton por aliĝi ĝis la 31-a de marto.
La seminarion "Konstruante surbaze la diverseco–kiamaniere utiligi inter-organizan kunlaboron?" organizas TEJO kune kun la Skolta Esperanto-Ligo inter la 24-30 de majo 2011 en Varsovio, Pollando. La celgrupo estas junaj aktivuloj de la skolta aŭ Esperanta movadoj, kiuj interesiĝas pri la temo de diverseco kaj volus esplori la potencialan kunlaboron de ĉi tiuj du movadoj. Pliaj detaloj estas haveblaj ĉe la retejo:
http://www.esperanto.org/skolta
Danke al la subvencio de la Konsilio de Eŭropo ni povas inviti 30 partoprenantojn, pagante la restadkostojn kaj repagante plejparton de la vojaĝkostoj. La aliĝkotizo estas 70 eŭroj por la 5-taga programo. Pro la limigita nombro de lokoj ni devos selekti partoprenantojn por balanci naciojn, seksojn, kaj potencialan kontribuon al la programo.
Se Vi havas iajn demandojn bonvolu kontakti:
SEL.Reaktivigo@gmail.com
Retpaĝo kun ĉiuj informoj, programo kaj aliĝilo:
http://www.esperanto.org/skolta
Lukasz Zebrowski
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |