Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Malaltiĝis temperaturo de 5a reaktoro de 1-a nukleenergia centralo, Fukushima
2011-03-22


La 1-a ĝis la 4-a reaktoroj (de dekstre) de la 1-a nukleenergia centralo en Fukushima 

 

    Matene de la 19-a de marto refunkcias la malvarmiga sistemo de la 5-a reaktoro de la 1-a nukleenergia centralo en Fukushima, kaj rekomenciĝis la akvo-cirkulado en basenoj de eluzitaj fueloj de la 5-a kaj 6-a reaktoroj.

 

    Laǔ japana novaĵ-agentejo Jiji, la Internacia Atom-Energia Agentejo raportis nokte de la 18-a de marto en Vieno, ke refunkcias la dizela generatoro por urĝa okazo de la 5-a kaj 6-a reaktoroj.

 

    Krome, malaltiĝis la temperaturo de la beseno de eluzita fuelo de la 5-a reaktoro.

 

    Refunkciado de la malvarmiga sistemo havas gravan signifon por basenoj de eluzitaj fueloj. La basenoj konservas eluzitajn fuelojn el la reaktoroj kaj malvarmigas ilin per la akvo-cirkulado, kaj ilia radiado estas ŝirmita. Kutime la temperaturo de la basenoj devas esti sub 25 celsiaj gradoj, tamen pro la interrompiĝo de elektroprovizo post la tertremo la temperaturo de basenoj de la 5-a kaj 6-a reaktoroj iam altiĝis ĝis ĉirkaŭ 60 celsiaj gradoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng