2011-03-23
 Lernejanoj en nove konstruita klasĉambro |
La 21-an de marto, rekomenciĝis lecionoj en 161 elementaj lernejoj kaj 20 mezlernejoj en Yingjiang-gubernio, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, kie okazis 5.8-grada tertremo en la 10-a de marto. Ĉirkaŭ 45 miloj da lernantoj revenis al lernejoj.
Li Ŝaobo, estro de la Eduka Buroo de Yingjiang-gubernio, diris, ke 3 tagojn post la tertremo, kelkaj lernejoj jam komencis doni lecionojn. Ĝis nun, 98% de la lernejanoj jam revenis al lernejoj. En la venontaj tagoj, oni alprenos rimedojn por refunkciigi ĉiujn infanĝardenojn.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua |