2011-03-23 Karnavalo, bunta, vigla procesio tra la vilaĝo Pöhlde (parto de Herzberg) havas longan tradicion. La preparado de maskoj ĉiujare novaj kostumoj donas multe da laboro al la lokuloj, sed la marŝado, muziko, dancado bonege vigligas ĉiujn kaj helpas forpeli la vintron.
La 21-an de marto komenciĝis la nova sezono, printempo. La Esperanto-klubanoj de la Interkultura Centro Herzberg ankaŭ ĉi-jare partoprenis en la festo kaj per siaj verdaj ombreloj helpis timigi la nubojn, pluvon, estis bela, suna tago!
Sube estas kelkaj fotoj pri la interesa evento.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 Preparado al la festo |
|
 Esperanto-salutŝildo en Pöhlde |
|
 Marŝado de la muzikistoj |
|
 Tradicie vestitaj dancistoj |
|
 Memkreitaj maskoj kaj kostumoj |
|
 Dudeko da ĉaroj, centoj da homoj prezentas scenojn. |
|
 Niajn verdajn Esperanto-ombrelojn ĉiuj vidis kaj rimarkis. |
|