Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj entreprenoj en Japanio monoferis al japanaj damaĝitaj regionoj
2011-03-23

de ZHANG PING

 

    En la lastaj tagoj ĉinaj entreprenoj en Japanio sinsekve oferis monon kaj malterialojn al la japanaj damaĝitaj regionoj. Ĉina Suning-kompanio pri Elektraj Aparatoj tra sia filio LAOX-kompanio en Japanio deklaris, ke ĝi oferos 50 milionojn da enoj (1 usonaj dolaroj egalas 82 enojn) al la Japana Ruĝa Kruca Societo, la japanaj filioj de la Ĉina Oceana Transporta Kompanio kaj Teknika Limigita Kompanio Huawei oferis respektive 2 milionojn kaj 10 milionojn da enoj kaj la Ĉina Bank-Unio decidis donaci unu milionon da juanoj.

 

    Krom tio ankaŭ Sany-a Limigita Kompanio pri Peza Industrio esprimis, ke ĝi liveros al la damaĝitaj regionoj fosmaŝinojn, gruojn kaj aliajn konstruajn maŝinojn kun totala valoro de 1000 miliardoj da enoj kaj Hytera-a Akcia Limigita Kompanio liveris 200 radiotelefoniojn totale valorantajn 10 milionojn da enoj.

 

Rekadoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng