2011-03-24 En la 19-a de marto, El Popola Ĉinio ricevis leteron de Esperanto-klubo el Guantánamo de Kubo, kiu petas la redakcion transdoni ilian saluton kaj simpation al la japanaj e-istoj kaj popolo, jen la letero:
Kara teamo de EPĈ,
Mi petas vian helpon por sciigi al la japanaj esperantistoj kaj popolo ĝenerale niajn plej korajn solidarecojn en ĉi tiuj teruraj momentoj kiujn ili travivas, kvankam malproksime en la distanco, ni estas kune kun ili, atente al la lastaj novaĵoj pri la katastrofo.
frate
D-ro Cutiño
Esperanto klubo el Guantánamo. Kubo
Redaktoro: Chen Ji
|