| 2011-03-25
 Fumanta la 3-a reaktoro de la 1-a nukleenergia centralo en Fukushima |
La 23-an de marto fumo refoje leviĝis el la 3-a reaktoro de la 1-a nukleenergia centralo en Fukushima kaj pro tio 11 laboristoj devigite antaŭtempe ĉesigis akvan enverŝadon en la reaktoron kaj urĝe evakuis. Tiutage pro tro alta temperaturo de la reaktoro oni enverŝis en ĝin pli multe da akvo. Nun estas neklara la perspektivo de la nuklea krizo pro grandegaj tertremo kaj cunamo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|