2011-03-28
 Oni sendis vunditojn en la tertremo al hospitalo |
Okazis tertremo en Birmo en la 24-a de marto, kaŭzinte multajn vundiĝojn kaj mortojn. Por esprimi amikecon al Birmo, la ĉina registaro decidis liveri helpon de 500 mil usonaj dolaroj al la birma registaro por la savado el la tertremo kaj posttertrema rekonstruado.
La 26-an de marto ĉina ministro pri komerco Chen Deming en la letero al la birma samrangulo, esprimis profundan konsolon al la birmaj plagitoj, kaj ke Ĉinio liveros eblajn helpojn al Birmo, por ke la birmaj plagitaj popolanoj kiel eble plej frue venku la malfacilojn kaj rekonstruu sian hejmlokon.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|