Baidu, retserĉila giganto de Ĉinio, promesis forigi en tri tagoj ĉiujn siajn nerajtigitajn literaturaĵojn de Wenku, libera enreta literatura datenbazo.
Ricevinte postulon de kopirajtaj posedantoj pri forigo de iliaj verkoj, Baidu rapidigis la procezon kontroli la nerajtigitajn literaturaĵojn. La nerajtigitaj literaturaĵoj estas enmetitaj en Wenku sen konsento de la aŭtoroj, diris proparolanto de la serĉilo Baidu.