2011-03-28 La 27-an de marto laǔ la loka tempo, Israelo dispoziciis kompleton da defenda sistemo Fera Kupolo proksime al la suda urbo Be'er Sheva. Estas la unua fojo, ke Israelo surloke dispozicias la kontraǔraketan misilo-sistemon.
La israela armeo diris en sia deklaro, ke la movebla sistemo Fera Kupolo restas en la fazo de surloka taksado kaj testo. Israela mediato raportis, ke la israela armeo planas loki post kelkaj tagoj kompleton da sistemo Fera Kupolo en la suda marborda urbo Ashkelon.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|