Post 5 jaroj jara vartransporta kvanto grandiĝos je 1,3 miliardoj da tunoj
2011-03-28
Lastatempe ĉina ministro pri trafiko kaj transportado Li Shenglin malkaŝis, ke Ĉinio rapidigos disvolvadon de internrivera transportado. Post 5 jaroj la nove aldonita jara ŝarĝ-malŝarĝa kapablo de havenoj atingos 1,3 miliardojn da tunoj.
Laŭ prognozo, en la venontaj 5 jaroj Ĉinio investos pli ol 200 miliardojn da juanoj en konstruado de internrivera transportado, la sumo duobliĝos ol tiu en la pasintaj 5 jaroj.