Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Zhou Xun: Aktorado estas entrepreno kaj mediprotektado estas vivo (I)
2011-03-28

de MI RUOXI

 


Zhou Xun (maldekstre) prenas pokalon el la manoj de Achim Steiner, vicĝenerala sekretario de UN kaj plenuma direktoro de la Mediprotekta Programo de UN. 

 

    La 22-an de aprilo 2010 ĉina aktorino Zhou Xun en nigra jupo aperis en ceremonio por disdoni premion “Defendantoj de la Tero” de UN 2010 en Seulo de la Korea Respubliko.

 

    Zhou Xun ĉeestis multajn premiodonajn ceremoniojn pri filmoj. Sed ĉi-foje ŝi ricevis la premion pro mediprotektado kaj ŝi estas unusola virino kaj fama aktorino inter la premiitoj, kiuj estas aǔ politikistoj aǔ sciencistoj.

 


Zhou Xun parolas post premioricevo. 

 

    En 2008 Zhou Xun kune kun la Mediprotekta Programo de UN fondis la unuan oficialan retejon por mediprotekto “Nia Rolo” kaj post du jaroj ŝi ricevis la plej altan honoron de mediprotektaj personoj de UN. Ŝi diris post ricevo de la premio: “Ŝanĝo komenciĝas de kredo. Se vi vere klopodas por tio, vi certe povos influi homojn ĉirkaŭ vi.”

 

    Antaǔ sia 30-jariĝo Zhou Xun ne zorgis pri diferenco inter aktorado kaj vivo, sed nun por ŝi aktorado estas entrepreno kaj mediprotektado estas vivo. Antaǔ ŝia 30-jariĝo oni diris, ke Zhou Xun konis la mondon per aktorado kaj enamiĝo, sed nun mediprotektado fariĝis ŝia alia nova maniero por trakti la mondon.

 

    Ŝia mediprotekta agado

 

    En la 1970-aj jaroj Zhou Xun naskiĝis en Quzhou, malgranda urbo en Zhejiang-provinco de suda Ĉinio. Ŝia patro laboris en kinejo kaj okupiĝis pri pentrado de filmo-afiŝoj. Pro tio malgranda ŝi ofte restis en kinejo tuttage.

 

    Ĉar ŝia patro ŝatas skribi kaj pentri, li esperis, ke ŝi okupiĝos pri kulturo aŭ literaturo. Tamen Zhou Xun ne interesiĝs pri skribado kaj estis akceptita de la Zhejiang-a Arta Instituto en la aĝo de 15 jaroj. En la sekvanta jaro ŝi estis invitita kiel modelo por fotoj de murkalendaroj kaj post malpli ol unu jaro ŝi estis elektita de reĝisoro Xie Tieli kiel aktorino. Ĉio tio arde dezirata de multaj knabinoj venis al ŝi tiel facile kaj neatendite.

 

 
Zhou Xun en afiŝo por mediprotekto

 

    Same estis neatendite, ke en 1998 ŝi ricevis sian unuan grandan premion “Reĝino de filmo” pro la filmo Suzhou-rivero. Pro dormemo ŝi malfruiĝis al la aviadilo al Pariza Filma Festivalo. Kiam ŝi atingis la kunvenejon ŝi trovis, ke ŝi sin vestis en ĝinzo. Kun la jupo, kiun ŝi aĉetis en vestovendejo ĉe strato ŝi akceptis la premion.

 


Zhou Xun en afiŝo de la fimo Supozo de Li Mi 

 

    Post 11 jaroj, kiam ŝi refoje ricevis la plej altan premion de ĉina filmo “Ora Koko” per la filmo Supozo de Li Mi, ŝi malkaŝe diris en la premiodona ceremonio: “Mi okupiĝis pri aktorado 18 jarojn, morgaǔ estos mia 35-jara naskiĝtago.” Jen estas ŝia karaktero pura kaj malkaŝa.

 

    “Se vi opinias ion signifa, vi devas senhezite fari tion.” Jen estas stilo de Zhou Xun. Parolante pri mediprotekto Zhou Xun diris:  “En la komenco mi ne havis altan celon, nur opiniis, ke la afero estas farinda, kaj mi memvole faris tion.”

 

    Zhou Xun rakontis sian sperton aktori en la filmo Ruĝiĝis mandarinoj. En la filmo Xiuhe ludita de Zhou Xun estas aĉetita de riĉa familio por naskado. Laǔ aranĝo de scenaro kiam la mastro karesis la elstarantan ventron de Xiuhe, ŝi devus larmi. Tamen Zhou Xun neniel povis plori, ĉar laǔ ŝia karaktero kaj logiko ŝi ne komprenis, kial Xiuhe devas plori. Kvankam ŝi finfine plenumis la ludon de la rolo laǔ postulo de reĝisoro, tamen ŝi ankoraǔ ne komprenis tion ĝis kiam ŝi aktoris en la filmo Balzac kaj juna tajloro. Revenante de la filmfarejo al loĝejo ŝi vidis surkampajn verdajn grenplantidojn prilumatajn de la subiranta suno kaj subite ŝi komprenis: “Ĉiu vivo naskita pro ajn kialo estas valora.”

 

    Filmoj donis al ŝi riĉajn vivspertojn. Amo kiel semo elkreskos, kiam venos konvena tempo. Mediprotekto estas plej bela floro kun amo.

 

    En la jaro 2007 Zhou Xun rigardis dokumentan filmon Neignorebla vero reĝisoritan kaj dublitan de Gore, usona eksvicprezidento kaj mediprotektisto. Li diras en la filmo: “Perdo estas netiminda, timinde estas forgesi objektojn perditajn de ni. Mi kredas, ke kreante la homaron Dio donis al ni ne nur eksteran formon, sed ankaǔ vivon kaj spiriton por ke ni ne estu limigitaj de la naturo kaj samtempe amu kaj kunfandiĝu kun ĝi.”

 

    Rigardinte la filmon Zhou Xun profunde sentis seriozecon de la problemo de medio. Ŝi diris: “Antaǔe mi ne bone sciis la problemon de medio. Post rigardo de la filmo mi tre surpriziĝis pro tio, ke okazis sur la Tero tiel terura problemo.” Tial ŝi tuj decidis fari ion por protekti medion.

 

 
Zhou Xun kaj Kofi Annan, eksĝenerala sekretario de UN

 

    Post nelonge aktorante en la filmo Supozo de Li Mi en Yunnan-provinco Zhou Xun konatiĝis kun Khalid Malik, reprezentanto de la Mediprotekta Programo de UN. Emociis Zhou Xun la vorto de Malik “Havi freŝan aeron kaj puran akvon estas baza rajto de ĉiu homo, tamen multaj el ni rezignis sian rajton senkonscie.” Zhou Xun decidis per sia forto kiel publika persono voki homojn ne forgesi sian rajton.

 

    Ŝi faris tion de si mem. Dum aktorado ŝi proponis redukti malŝparon kaj ne uzi unufojajn manĝilaron kaj trinkilon. Zhou Xun per sia agado donis bonan ekzemplon por aliaj aktoroj. En sia naskiĝtaga festo en tiu jaro ŝi faris promeson kontribui por mediprotekto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng