Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Gvidanto de la supera instanco de EPĈ kaj ĈEL venis al la japana ambasadorejo en Ĉinio por funebri la viktimojn de la japana tertremo
2011-03-28


Zhou Mingwei (la dua de maldekstre) , prezidanto de ĈFEG 
 

Surskribo de Zhou Mingwei: Profunda funebrado, bondeziro pri sekureco 

 

    La 22-an de marto Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona Grupo (ĈFEG), supera instanco de El Popola Ĉinio kaj ĈEL kaj membro de la Ĉin-Japana 21-jarcentra Amikeca Asocio venis al la japana embasadorejo en Ĉinio por esprimi funebron al la viktimoj en la japana tertremo en la 11-a de marto. Li diris, ke la tertremo kaj cunamo kaŭzis seriozan perdon al la japana popolo, kaj mi en la nomoj de ĈFEG kaj mi mem esprimas mian simpation kaj saluton al la japana popolo kaj profundan funebron al la viktimoj.

 

    Vizitis la ambasadorejon ankaŭ Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta komitatano de UEA kaj Xu Yaoting, direktoro de la japanlingva gazeto Popola Ĉinio.

    

    Zhou Mingwei kiel gvidanto de la supera instanco de ĈEL partoprenis la 89-an Universalan Kongreson en Pekino en 2004 , kaj dum la preparado kaj okazo de la kongreso li kelkfoje intervidiĝis kun estraranoj de UEA.

 

Redaktoro: Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng